Fenomeno Bruno Gröning

in brunogroening •  6 years ago  (edited)

Ja ekzistas inter ĉielo kaj tero aferoj ne kompreneblaj, aparte flanke de sciencistoj tute ne klarigeblaj. Unu afero inter multaj estas saniga agado fare de neprofesiuloj, do homoj sen universitata aŭ iu medicina diplomo. Kutime oni aŭ priridas tiajn „miraklodoktorojn“, ignoras iliajn sukcesojn aŭ eĉ kontraŭbatalas ilin per ŝmira ĵurnalismo kaj jure malpermesas ilian sanigan agadon. Tamen, ekde jarmiloj ni ja scias, kiu sukcese kuracadas, tiu pravas.

Jen la kazo der germana sanigisto Bruno Gröning (1906-1959), kies sanigada agado ne povas alie nomita ol fenomeno.


https://www.bruno-groening.org/de/brunogroening/bilder-und-zitate/bildergalerie-fotos-aus-dem-leben-von-bruno-groening


https://www.bruno-groening-stiftung.org/en/gallery/before-1949/bruno-groening-before-1949-01

Jam kiel infano li sentis sin iom aparta, ja li eksentis sian pozitivan efikon je malsanuloj kaj bestoj. Esti en la naturo ĉiam plaĉis al li. Kreskinte en katolika familio li disvolvis fortan ligilon al Dio. Sed temas pli pri kora ligilo ol pri preĝeja. Post kutima lernejaj jaroj li laboris en diversaj profesioj, plejparte manlabore. Tiam sekvis tempo de amasa senlaboreco, milita servico en Dua mondmilito kaj rusia militkapteco. Bruno Gröning helpis kaj kuracis siajn proksimulojn kiam eble. Post la milito, kiam kelkaj nekredeblaj kuracaj sukcesoj estis furore pritraktatitaj en lokaj ĵurnaloj, pli kaj pli da homoj venis al li pro helpo. Estiĝis tiom multe. En Traberhof, Bavario atendis lin ofte pli ol 30 miloj homoj. Kio li havis, tiu kutima viro, ke li povis kuraci ĉiu ajn malsanojn kaj altiris tiom multe da homoj esperantaj sanigon? Lamuloj estis portitaj, kiuj poste denove ekstaris kaj povis iri, homoj kun pulmproblemoj aŭ eĉ kancero estis kuracitaj.

Kompreneble li ne nur havis admirantoj kaj amikoj, male, ĉar multaj profesiaj kuracistoj ege kontraŭis lin kaj postulis, ke estu malpermesita lian agadon. Fine li estis persekutita pro kurace labori sen iu faka diplomo. Sed Bruno Gröning diris, ke li ja ne sanigadas medicine, sed spirituale. Li eĉ rekomendis, ke homoj ĉiam vizitu ĝustan doktoron. Bruno Gröning rigardis sin mem ne kuraciston, nur transformatoron de saniga, dia energio. Li parolis pri saniga kurento. Spite de multaj vere sukcesaj kazoj, li neniam persone petis monon por sia agado. "Donu al malriĉuloj kaj danku Dion", ofte li diris. Bedaŭrinde li lasis sin fiuzi de manaĝeroj kaj medicinaj asistantoj, kiuj organizis la amasrenkontiĝojn. Ĉar li poste ne oficiale povis kuraci, li fondis asocion kaj nun agis kiel nura parolanto kun plejparte religiaj temoj. Li ĉiam parolis pri reveno al Dio. Dum li parolis, multaj homoj sentis sian sanigan forton kaj estis kuracitaj. Ne nur la repetitaj juraj procesoj kontraŭ li, ankaŭ la gazetara fiagado fine havis malbonan efikon je lia propra sano. Ankaŭ li ne povis ĉesi trinki tro da kafo kaj fumi, ke sekve li evoluis stomakan kanceron. Antaŭe li jam diris, ke se li ne plu povus kuraci, li interne forbrulus. Ĝuste tion ja okazis. Li mortis en malsanuleo en Parizo.
Bruno Gröning certe ne estis sanktulo, kaj ofte kontraŭagadis siajn proprajn ideojn, sed li estis benita per nekredebla kapablo por kuracado kaj scio pri vivo, pli granda ol rigardita el nur materia vidpunkto. Li iam diris: "Homo estas kreaĵo de amo. Kio estas kreita per amo nur povas vivi en amo. Amo estas Dio." Li emfazis, ke oni ne pripensu la malsanon: "Pensoj estas energio, kiuj efektiviĝas! Negativa pensado interrompas sanigon".

Eble aldonindas rimarkon pri fizika apartaĵo de Bruno Gröning. Li havis pliiĝitan kolon, kiel strumon (lat. Hyperthyreose)

Sed Bruno Gröning diris, ke ne temas pri tio. Ĝi similas al glando, kiu pliiĝas, kiam li parolas al multaj homoj. Ekzistas ligilo inter tiu kaj la saniga kurento. Li tute ne suferis de ĝi. Li mem kuracis eĉ tiajn strumojn. Mi ne povis eltrovi iujn eksplikojn pri lia aparta kolo. Ĉu vere ekzistas iu rilato inter ĝi kaj saniga energio?

Interesa afero estas, ke Bruno Gröning en sia lando ne vere estas ŝatata, koncerne wikipedion. Tie li estis rigardita kiel ĉarlatano kaj homaĉo. La angla wikipedio montras pli objektivan kaj ne antaŭokupitan artikolon pri li. Kiel kutime, profetoj en sia propra lando estas malpli ŝatata.

Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan kaj sanan tagon al vi!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

El ĉi rakonto min interesis tre multe via diro pri tio ke li ne estis sanktulo. Li estis nur normala komuna homo kun nekomunaj kapabloj.

Tio memorigis min pri iu almozulo kiun mi konis kiam mi estis adoleskaĝa. Mi estis malfrunokte ĉe placo ludante kun amikoj per pilketo, kaj li alvenis kaj sidiĝis meze de la tuta placo.

Li komencis babili kun unu el ni, kaj iom poste ni ĉiuj sidis ĉirkaŭ li aŭskultante. Li estis drogita per kanabo kaj memvideble estis nur maljuna strata hipio... ankaŭ li ne estis sanktulo. Tamen, tiunokte li aŭguris multajn okazontaĵojn pri la vivo de la geknaboj.

Pri mi li ne kapablis —aŭ tute ne volis— diveni ion ajn. Kiam mi petis de li ian antaŭdiron pri mia vivo, li nur rigardis min kaj poste ekridis.

Tamen, la plej surpriza okazo tiunokta estis ke li aŭguris, per absoluta precizeco, la puĉon kontraŭ la prezidento, je la jaro 2002. Li antaŭvidis ĝin kun ĝusta dato (11a de aprilo 2002), kaj li eĉ diris al ni ĝian poste surprizan konkludon (la revenigo je la prezidento far la popolo).

Dum la tagoj de la puĉo, mi renkontis iun el tiuj amikoj kaj ni ekkriis: Li antaŭvidis ĉi tion! Li aŭguris ĝin!.

Sed la gravega demando kiu instaliĝis en mia menso estas: Kiel eblas ke homo de malmultaj virtoj, malmulta konscio, malmulta disciplinemo aŭ anima forteco, povas disponi je tiaj strangaj povoj? Ja... tial ke tiaj povoj temas simple pri nekonataj kapabloj de la homaj estaĵoj, ne nepre ligitaj (aŭ ne ĉiam ligitaj) al moralaj ecoj.

Estus bonege eltrovi la enajn dinamikojn kiuj donis al Bruno Groening tiajn kapablojn. Se oni povus kompreni klare tion, oni povus reprodukti tiajn dinamikojn en si mem, por sia propra bono kaj tiu de aliaj homoj. Oni estiĝus alispeca kuracisto. Mi volus atingi tiajn komprenojn.

  ·  6 years ago (edited)

Jes ja estas mirinda afero, ke tiaj strangaj povoj estas disvastitaj je ĉiuj ajn homoj. Eble estas same kiel kun talentoj, kiuj ne nur posedas bonkoraj uloj.
Gröning iom instruis homojn uzi tiajn sanigajn kapablojn. Sed plejparte por kuraci sin mem.

Ja mirinde. Mi estas esplorinte, teorie kaj praktike, eblecojn de kuracado pere de rilato menso-korpo.

Ekzistas kelkaj interesaj eksperimentoj pri tio, kaj oni mem povas eksperimenti ĉiutage, simple per kvieta imagado.

Tio donus al ni almenaŭ trankvilon (pro la meditpraktikado), kaj eble, ĝi povus rearanĝi kelkajn kondiĉojn en nia propra korpsistemo.

Oni scias plencerte, en sciencaj fakoj, ke niaj sentoj povas kaŭzi efikojn ĉe nia korpa sistemo. Do eblas eksperimenti per tio, tre serioze, nur kondukante per imagado niajn sentojn al certaj efikoj: saniĝo, plifortiĝo, ks.

Dankon. Nenion aldonintan mi havas.
Bonan tagon al vi. Ĉu mi ankoraŭ rajtas diri tion koncerne la aĉan situacion en vian landon?

Ho jes, ĉi tie daŭras ĉio enflame... pro la kverelado por prezidenteco. Venezuelanoj ankoraŭ troviĝas inter du diabloj.

Sed min pli maltrankviligis la fakto ke multaj venezuelanoj petas "invadon" kiu povus liberigi nin de la ruĝa diktatoreco.

En ĉi tiaj aferoj homoj kutime pensas per stomako, tute blindaj pro pasio. Multaj civitanoj tute ne antaŭvidas la verajn implicojn de milito... ili pensas ĝin kvazaŭ sporton, post ol kio oni faros feston.

Vere saĝa rimarko. Mi ne jŭs volas esti en via haŭto. Kuraĝon amiko!

  ·  6 years ago (edited)

Forviŝinte ĉi tiun mislokitan respondon