Ĉu esperantujo kreskas? #1

in esperanto •  7 years ago  (edited)

Tiu simpla demando ne havas facilan respondon. Sed mi volas montri al vi kelkajn lokojn kie mi ĉimonate kontrolas esperantujon.

W3Tech

cl-eo-.png

0,0012% de la retpaĝoj enhavas esperantan enhavon. Ĉu multaj? Eble ne sed 40% pli ol antaŭ jaro.

Jen malnova bildo el mi komputilo:
comment_OAOGLyju1LGEKxjFmUSLmFBN1uBB4Yls.jpg

Google Trends:

Google trens diras ke esperantujo malkreskas aŭ malpli homoj serĉas pri Esperano...
g1.png

g2.png

Wikipedia

Mi pensas ke vikipedio estas bona loko por trovi esperantistojn. Ĉar ĉiuj homoj uzas Vikipedion sed ofte en denaska lingvo. Nur veraj esperantistoj serĉas esperante kaj aldonas novajn artiklojn.

DatoLokoEniroj
Sep 2017+36%, 0.02%, 52th1.6 M
Aug 2017-13%, 0.02%, 52th1.2 M
Jul 2017+31%, 0.02%, 50th1.4 M
Jun 2017-31%, 0.01%, 56th1.0 M

Ne aspektas tre bone ĉar 52a loko estas tre malproksima sed tiu estas stabila loko.

Duolingo

Mi ne povas trovi kiom da homoj finis duolingan kurson. Sed esperanto estas populara. 1,200k lernatoj signifas pli ol:

  • la hungara 580k
  • la ĉeĥa 30k
  • la greka 1,000k
  • ktp.
    duo.png

Lasta

Mi pensas ke esperantujo kreskas sed tre malrapide, tial Esperanto bezonas nian helpon. Kion mi faris nuntempe?
Mi kreis la duan esperantan konkurson: https://steemit.com/esperanto/@dotevo/konkurs-esperanto-2-250-follow
Kaj tiu konkurso finiĝis kun pli bona rezulto ol la unua.

Ĝis!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

Bonaj statistikoj. Sed ankaŭ pripensu Amikumon, kiu estas tre uzata. Eble homoj pli ŝatas amikumi, paroli ol legi. Mi mem ne uzas ĝin.

mi uzas amikumon cxar ofte esperantistoj el aliaj landoj skribas al mi, kiam ili estas en mia urbo :) Cxiam mi povas helpi ilin :)

...al mi eĉ mankas poŝtelefono, do vidu el kiu jarcento mi devenas ;-)
Alia afero, ĉu vi rimarkis, ke preskaŭ nenio okazas je Esperanto steemit komunumo?

Jes, tre malmulte okazas... Mi volus havi pli esperantistojn cxitie. Mi pensas pri kio mi povus skribi cxar ankaux mi ne skribas multe nun.

  ·  7 years ago (edited)

Kion vi pensas pri la nova tokeno SMT? Ĉu ĝi eble uzeblus por Esperantujo? Bedaŭrinde mi ne estas programisto, sed mi povas imagi, ke Esperanto-ĵurnalo estos farita per tiu tokeno. Eble ankoraŭ ne multaj gravaj esperantistoj scias pri Steemit. Kion vi pensas?