Aŭtuna aventuro

in esperanto •  7 years ago  (edited)

Ĉio komenciĝis kun mia nova biciklo, kiun mi duamane aĉetis malmultekoste en la urbo Ulm. Do mi prenis ĝin por virgovojaĝo al vasta pejzaĝo.

Do ek!

Kelkajn kilometrojn for de Ulm troviĝas belega valo kun kalkaj rokoj ambaŭflanke. Estas plezuro bicikladi tra la trankvila valo je la klara rivero Blau.

Iam mi venas al kalkŝtona mino de la kompanio Eduard Merkle,

Tiu loko havas aparte puran kalkŝtonon, kaj sekve ĝi estas tre valora, interalie por la ŝtalo-, kemia- kaj paperoindustrio. Eĉ por nutrado kaj medicino ĝi taŭgas. Ĉirkaŭ 500,000 tunoj da tielnomata Ulmer Weiß estas ĉiujare produktitaj. Mi trovas ŝildon pro averto kaj atentigo, ke tiu loko ne sole estas produktejo, sed ankaŭ estas loko kun aparta geologia intereso.

La mino funkcias ankaŭ kiel edukejo.

Strukturoj sur la minaj muroj permesas nin rigardi malproksime en la pasintecon

La muroj estas geologiaj fenestroj en la historio de la tero. En la Ĵuraso, antaŭ 150 milionoj da jaroj, Eŭropo estis kovrita per tropika maro. En tiu ĉi regiono ĝi havis dek ĝis okdek metrojn profundo, kio videblas de la fosilioj. Malŝparitaj kalkoj de la kontinento eniĝis en la maron. Bestoj kaj plantoj kiel amonitoj, koraloj, spongoj, helikoj, marbirdoj, algoj aŭ ununuraj ĉeloj uzis la kalkon por konstrui siajn skeleton kaj ŝelon. Kiam ili mortis, ili falis sur la maran grundon. Dum milionoj da jaroj la malsamaj rokaj manteloj estis formitaj. Sur la muroj de la ŝtonmino diversformaj strukturoj de grandaj spongoj estas videblaj kaj multaj aliaj.

Kiam vi bonĉansas vi mem povas trovi fosiliojn, fragmentojn de helikoj kaj kristaloj, ktp. Kaj en la muzeo de la urbeto Bleubeuren vi povas vidi bonajn ekzemplerojn de ili, pli bonaj ol miaj.


              

Dankon pro via atento, kaj agrablan tagon al vi!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!