Blua ĝojo survoje

in esperanto •  6 years ago 

Ĉiu jarsezono havas sian apartan belecon. En frua somero ĉiam mi ĝojas rerenkonti kutiman lume bluan floron, kreskanta je vojoj kaj fervojoj. Agrable ridetante al ni, ĝi similas al la freŝa farbo de somera ĉielo. Temas pri Amara cikorio (Cichorium intybus), kiu estas multjara herbo. Ĝi originas en Eŭropo sed poste disvastiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.


Jen nia malgranda amiko la burdo, ĝuanta la florojn.

Jam Hippocrates taksis cikorion kiel rimedon por stomako-problemoj. Ĝiajn rostitajn radikojn oni povas uzi kiel trinkaĵo, nome anstataŭ kafo aŭ kafoaldonaĵo. Tiel en tempoj, kiam efektiva kafo estis malofta, ekz. dum la Napoleona kontinenta blokado komence de la 19-a jarcento.

Nuntempe cikorio estas tre konata kiel tielnomata Muckefuck. Ĉu vi jam iam trinkis ĝin?

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

Beautiful purple flowers and the bee!