Does speaking another language create trouble? / Ĉu diverslingveco kaŭzas malamikecon?

in esperanto •  7 years ago  (edited)


Certe ĉiu esperantisto jam iam demandis al si, kial la apliko de Esperanto ankoraŭ ne vere efektiviĝis tutmonde. Eble unu el la kialoj de tio fontas en la falsa aserto, ke homoj bonkore rilatiĝas, se ili parolus la saman lingvon.
L. Zamenhof jam kiel infano iom traŭmate spertis malamikecon de la diverslingva loĝantaro en sia propra urbo. En letero al sia amiko N. Borovko, L. Zamenhof kiel plenkreskulo poste skribis jene:

En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon, kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la sentema naturo sentas la malpeza malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. 

Tiu malĝoja sperto faris lin klopodadi sian tutan vivon por universala lingvo. Pli ol cent jarojn poste ni fine komprenas, ke la mondo nur estas granda vilaĝo, tutmonda nacio.
Moderna teknologio kunigis ĝian loĝantaron, kaj tutmondaj aferoj, kiel mediaj problemoj, scienco, kulturo estas plej bone diskutita, se komuna lingvo estas uzata. Tiun rolon nuntempe transprenas la angla, eĉ se Esperanto taŭgus por tio pli bone. 

Nu, ĉu diverslingveco vere dividas homojn? Vi pensu nur pri via propra familio. Sama lingvo ne malebligas kverelojn. Ankaŭ koncerne pli grandan socion tio pravas. Ni rigardu al Irlando, kie malamikeco ene de la popolo ne estas kaŭzita pro diversaj lingvoj, sed pro politikaj kaj religiaj konvinkoj. 

Svislando aliflanke estas bona ekzemplo de lando kun multlingveco, tamen ĝi estas unu el la plej pacemaj landoj tutmonde. Svislando havas fortan ekonomion kaj imponan demokratian sistemon, en kiuj la homoj partoprenas koncerne gravajn aferojn per balotado, kvankam kvar diversaj lingvoj estas uzataj. 

Diverslingveco ne estas ĉefa kialo por kvereloj kaj malbona konduto. Kaj Zamenhof ne estis tiel naiva. Li bone sciis, ke neutrala lingvo ne faros el homoj anĝelojn. Tamen li kredis, ke ĝi forigos almenaŭ la tre grandan amason de bestaĵoj kaj krimoj, kiujn li mem en sia propra lando vidis. 

Esperanto nuntempe povas grandskale servi kiel la plej bona ilo por internacia komunikado kaj interkompreniĝo.

Do, vivas Esperanto ! Dankon pro via atento kaj bonan tagon!

Foto libera de PIXABAY


Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!