Enchanted in the Blue Forest /Ravita en la blua arbaro

in esperanto •  8 years ago 

Estis denove iu el tiuj apartaj printempaj tagoj, ŝajne faritaj por ĝojigi la human koron en tempo trista. Mi vagadis en la arbaro de la universitata arboreto kun familio kaj amikoj. Kia vido! Sub la fagoj disvastiĝis vasta tapiŝo de bluaj floroj. Unufoje jare, en printempo tiu vidindaĵo aperas. Temas pri Hyacinthoides non-scripta. Tio estas la scienca, latina nomo. Ĉi tie en Britio, kie la bela planto abundas, ĝi nomiĝas Bluebell (Blua sonorilo). kaj en mia gepatra lingvo la nomo estas Atlantisches Hasengloeckchen (Atlanta leporo-sonorileto). Laŭ mi la germana nomo montras tiel bele la poeton en la sciencisto, la senteblan homon en reĝo de malvarmaj faktoj...

Mi trovis benkon je la vojo kaj tempon por iom resti. Ĉu io okazis? Jes, ja, arbaro ŝanĝiĝis al mirlando!

                                          


                                                                     

                                                   Bonvolu voti, re-steemi...Bonan Tagon !

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!