Antaŭ kelke da tempo unuan fojon mi aŭdis ion pri FairCoin. Tiam mi estis tro okupita per aliaj aferoj kaj estis ankoraŭ novulo en blokĉena teknologio, ke mi ne vere atentis pri tiu afero. Mi ŝatis la solidarecan ideon de ĝi kaj mi nur rimarkis, ke ĝia prezo estis tiom malmultekosta.
Foto, libera de common.wikimedia
Denove FairCoin kaptis mian atenton, kiam en septembro ĝi ricevis premion ne kutiman. Temas pri la Aŭstria Malfermita Fonto Premio 2017 por la kategorio "Infrastrukturo" de Malferma Programaro. La nomumo estis farita pro la rekono de FairCoin kiel ekologia kaj daŭrigebla alternativo al BitCoin kaj aliaj digitalaj valutoj, kaj ankaŭ por ebligi justecon kaj justa ekonomio.
Intertempe la prezo rapide altiĝis.: 1 Faircoin egalas $0,66.
Do kial ĝi estas bona elekto? FairCoin estas:
- ekologia: tre malalta energia konsumado por transakcioj
- sekura: kooperativaj nodoj
- rapida: transakcio konfirmiĝas ĉiun tri minutojn
- etika: subtenas justajn komercajn valorojn
- forta: alta engaĝiĝo de pluraj kooperativoj tutmonde
- vibra: forta komunumo kun ĉiutaga interreta kunlaboro
- demokrata: strategio kaj decido faritaj en monataj kunvenoj
En mondo kapitalisma kun ĉiam grandaj profitemaj entreprenoj kaj aliflanke pli kaj pli malriĉaj homoj ni nepre bezonas alternativojn. FairCoin montras, ke ekzistas en la kampo de mono kooperativo kaj solidareco.
Dankon pro via atento kaj agrablan tagon al vi !
Mi uzas peercoin ankaŭ ekologia :)
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit