La granda koalicio de la germana registaro aprobis pli da armila eksportado en krizajn regionojn ol la antaŭa registaro. Ekzemple la statoj implikitaj en la milito en Jemeno ankaŭ ricevis armilojn de germanaj armilproduktantoj.
Ie en la militrompita Mezoriento. Foto libera de wikimedia commons.
Kia novaĵo! Germanio, ĉu vere mia hejma lando?
La sumo de germanaj armilaroj eksportitaj en krizajn areojn tre pliiĝis en la pasinta leĝdona periodo. Laŭ informoj de la televidkanalo ARD, eksportadoj, por kiuj oni devas elsendi nomitajn individuajn permesilojn, atingis altan rekordon de preskaŭ € 25 miliardoj inter 2014 kaj 2017 sub la registara respondeco de la CDU kaj SPD.
En la pasinta jaro, eksportoj al ne-EU-landoj aŭ membroj de NATO estis aprobitaj en la kvanto de 3.79 miliardoj da eŭroj, kompare kun 2016 pliiĝo de 100 milionoj da eŭroj. Entute tio estas ĉirkaŭ 45 procentoj pli ol sub la antaŭa nigra kaj flava koalicio. Ho ve! Vivas la germana ekonomio!
Dankon pro via atento!
Kiom bone ke cxi-tie estas "upvote" kaj ne "like"...
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
Estas granda honto. :-(
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit