Nokta vizitanto

in esperanto •  8 years ago  (edited)

Jam la konata brita verkisto Roald Dahl skribis iam, ke en Britio 11 monatoj por unu jaro sufiĉus. Pri la unua monato la plimulto de la loĝantoj en Britio volonte rezignus.
Estas tempo de la jaro, en kiu oni ofte renkontas amikojn, kolegojn aŭ fremdulojn, kiuj suferadas je tuso, gripo kaj aliaj serioze deprimaj malsanoj vintraj.
Ĝuste en tiuj tristaj tagoj mi ricevis leteron de amiko, kiun trafis sama sorto. Li skribis al mi:
"... kiel freneza hundo mi bojas jam unu semajnon, tage kaj nokte, aparte kiam mi enlitiĝas. Kia vivo ! Ĉi- nokte mi pensis, ke se mi tenus la pordon de nia loĝejo vaste malfermita dum kelkaj minutoj, la freŝa aero povus faciligi mian spiradon, mia tuso eble malserioziĝis. Kaj samtempe per tio mi povis ankaŭ subteni la noktan pacon familian. Do mi malfermis la pordon, eksidiĝis sur nia kanapeo kaj komencis ĝui la kvieton kaj eksteran malvarmetan etoson. Miaj pensoj prenis min en diversajn direktojn ĝis mi fine atingis mentalan staton konsiderinde meditan.

Bildo aperis en mia kapo de vulpo. Vi ja scias, ke proksime de nia domo, en malgranda natura rezervejo loĝas kelkaj. En mia imago la vulpo proksimiĝas al nia pordo kaj scivole rigardas en la malfermitan ĉambron. Sentinte ĝian ĉeeston mi ne estas surprizita, tutmale. Do mi kviete ekstaras kaj senŝue aliras la pordon. La vulpo ne timiĝas kiam ĝi vidas min. Kaj mi ja scias, kial la vulpo venis. Mi serĉos iom da manĝajo....
En tiu momento de mia komforta reva pensado la realeco ludis sian rolon: Tro malvarma venteto kaptis min. Mi ekstaris kaj iris pro refermi la pordon.
JEN la vulpo ! Nur kelkajn paŝojn de mi. Ni regardas nin reciproke en la okulojn. Trankvile ĝi turniĝas kaj formarŝas de nia domo, hejmen probable. Tia belega besto!
Kial la vulpo venis kaj ĝuste tiumomente, bonvolu ne demandi al mi. Aŭ ĉu la nokta vizitanto estis nur produkto de miaj mensa stato, iom konfuzata de medicinaj drogoj? Tio min ne vere interesas. Gravas nur, ke ni renkontiĝis tiun ĉi nokton..."

Bela rakonto, tiel bela, ke mi preskaŭ forgesis mian realan kompatindan amikon, kiu ja bezonas iom da atento de mi.

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!