Pine Flower/Pollen - Pinofloro/Polenoj

in esperanto •  7 years ago  (edited)

Walking in the forest always offers some surprises and often it is not the big thing that makes us wondering. I got caught by the humble beauty of the flowers of the pine tree, and there is so much we can learn about this...

Printempo estas mirinda tempo de transformado; la vivo denove videblas, aparte kiam ni rigardas al la plantoj. Ŝajne la tuta verdaĵo estiĝas preskaŭ el la nenio. Ĉi-foje mi traktas la polenojn de pino, kiujn la arbo produktas en nur kelkaj semajnoj de la jaro. La pino estas unu el la plej oldaj arboj sur la tero, eble ĝi ekzistas de proksime 150 milionoj da jaroj. Iliaj polenoj estas rekognitaj kiel medicina rimedo de homoj de miloj da jaroj.

Polenoj estas produkto de pinofloroj, ili ja efektive estas la viraj semoj de la arbo, kiuj fekundigas la virinajn konusojn helpe de vento. Tiuj tiam maturiĝas kaj fariĝas la tielnomataj pinaj nuksoj, la etaj semoj, kiuj fine kreskiĝas al grandaj arboj. Por sukcese fekundigi, unu arbo produktas proksime 2-3 kilogramojn da tre malgrandaj polenaj grenoj. Estas komparebla kun la homaj spermoj. De milionoj de ili nur unu estas bezonata por fekundigi la virinan ovolon. Do nur disvastiĝo de grandega amaso garantias sukceson. Tio necesas, ĉar la pino estas unu el la plej gravaj specioj en la arbara ekosistemo.

Kutime homoj ne vere atentas pri polenoj, eble kelkaj indignas pro la flava, iom glueca tavolo sur la amata freŝe lavita aŭtomobilo, kaŭzita de ili. Tamen polenoj estas ege gravaj ankaŭ por ni. Ili servas nin kiel tre nutra suplemento kaj ankaŭ kiel tre bona kuracilo.
Polenoj enhavas ĉiujn ok esencajn aminoacidojn, omega 3 fatojn, ĉiujn gravajn vitaminojn, kaj antioksidantojn kaj enzimojn. Polenoj estas planta androgenoj kompareble kun testosterona hormono de la homo. Ĉar post nia mezaĝo la nivelo de androgeno malpliiĝas, ni subtenu nin per polenoj. Kaj ankaŭ pro mediaj kaŭzoj kiel ekz artefaritaj produktoj, malbona nutraĵo tio okazas. Polenoj ankaŭ helpas pligrandigi la nivelon de dopamino, kiu siaflanke kontraŭstaras streĉon kaj plibonigas nian kapablon koncentriĝi. Polenoj ankaŭ enhavas kontraŭ-inflamajn propraĵojn ktp. 

Aĉeteblas polenoj kaj tinkturoj de ili, sed kio estas pli agrabla ol mem kolekti polenojn en la freŝa aero, enspirante la dolĉan odoron de printempa arbaro kaj aŭdante la birdetojn kanti. Kaj hejme ni aldonu la sekitajn polenojn kiel pulvoron al supoj, matenmanĝo aŭ dezerto. Tio estas bona sublemento por la tuta familio. La alkohola tinkturo farita de polenoj kompreneble estas rekomenda nur por plenkreskuloj, efektive por homoj postmezaĝaj.


                  

Dankon pro legado kaj bonan tagon ! Se vi ŝatas mian kontribuon bonvolu agi viamaniere !


Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

Bona kaj interesa esperanta teksto!

Dankon @nenio. Mi esperas, ke la artikolo instigas aliajn ulojn verki pri la beleco de naturo...

Certe. Sed mi preferas fotografi la naturon, unu el miaj sxatokupoj estas fotografo.
Preskaux cxiutage mi eldonas cxi tie steemit miajn fotojn.

i like it