Pragreno- antikva grenospecioj remalkovritaj

in esperanto •  7 years ago 

 Pragrenoj remalkovritaj

Ĉu vi jam aŭdis ion pri pragreno? 

Estas nova nocio por aparta greno, kiu ĝis nun ne vere estis vaste konata. Nur nutradokonsciaj homoj parolis pri ĝi kaj uzis ĝin, speciale por baki bonan panon. Ĉar nuntage pli kaj pli homoj havas digestajn problemojn aŭ suferas je  glutena alergio, nutradaj alternativoj estas bonvenaj. Nun ankaŭ konvenciaj bakejoj faras bakaĵojn kun pragreno. La kultivado de ĝi ne bezonas sintezita sterko kaj pesticidoj, sed iom pli da zorgado je la kultivado! 

Nu lasu nin vidi kiuj estas tiuj grenospecioj de pragreno.



Unugrajno (Triticum monococcum) estas pragreno deveninte el Malgranda Azio, kiu evoluiĝs al la nuntage uzataj Tritiko-specioj. La iomete flavkolora Unugrajno tre bone taŭgas por fari elstaran farunon. Nutraĵo farita el Unugrajno estas facile digestebla. Ĝi havas subtilan nuksan guston. Unugrajno ne kaŭzas problemojn por gluten-netoleremuloj. Do nenio alergiaj reagoj, male al gluteno de la moderna tritiko.


Amelujo (Triticum turgidum) estas kiel Unugrajno unu el la plej maljunaj grenospecioj de la mondo. Hodiaŭ ĝi estas preskaŭ forgesita, kaj komerce ne signifa. La iom malhela grajno estas riĉa je amelo. Ĝi aparte taŭgas por bakspecialaĵoj pro sia aparta aromoprofilo.


Spelto (Triticum aestivum) estiĝis el Amelujo kaj unugrajno. Ankaŭ ĝi estas tre praa greno. Jam en la bronzepoko uzata kaj ŝatataj  en romia tempo. Spelto samkiel ambaŭ aliaj grenoj estas aparte aprezata en la ekologia agrikulturo.

Fotoj liberaj de Pixabay kaj Commons.wikimedia

Do, ne hezitu aĉeti tiun bonan grenon kaj komencu fari al vi kaj nia medio bonan servon. Dankon pro via atento, kaj bonan tagon !



            

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

I do not need to understand this language to see that this is an incredible bread! Well done!

Lernu esperanton ;)