Rusio kiel la unua lando enkondukas ŝtatan ciferecan monon

in esperanto •  7 years ago  (edited)

Pli kaj pli ni ekscias pri konsideroj de diversaj registaroj enkonduki sian propran digitalan monon. Ne mirigas, ĉar intertempe miloj da novaj ciferecaj valutoj sekvis Bitcoin (bitmono) sur la vojo de paralela financa agado. Kompreneble tio maltrankviligas ŝtatajn gravulojn tutmonde. Cifereca mono estas ne plu eta afero. La tutmonda komerco de ĝi estas nun pli ol 160 bilionoj da Dolaro.

                   

La rusa prezidanto Vladimir Putin hieraŭ oficiale deklaris  ĉe fermita renkontiĝo en Moskvo, ke Rusio provizos sian propran 'CryptoRuble'. Sed kio estas ŝtata cifereca monero? 

Jen, la ŝtato provizas kaj kontrolas ciferecan valuton, kaj private ne eblas krei ĝin. La CryptoRubles povas esti interŝanĝitaj por regulaj Rubloj en ajna momento, sed se la posedanto devas klarigi, de kie li havas ĝin. La rusa registraro timas, ke se ĝi ne baldaŭ agadas koncerne digitalan monon, tiam aliaj antaŭvenos. 

Kiam la anoncon estas farita, Putin petis kompletan malpermesadon pri ĉiuj aliaj ciferecaj valutoj ene de Rusio. Ĉu tio estas jam la fino de libera private kreita mono en Rusio? Kaj kion faros la aliaj ŝtatoj? Imagu, ke ĉiuj registaroj faras tion, ĉu tiam okazas super inflacio de ĉiuj ciferecaj moneroj? Kiam bankoj uzas blokĉenan monon, kiu estas ne manipulebla, tiam ne necesus havi financajn alternativojn kiel Bitcoin kaj aliajn?

Kion vi mem pensas pri tiu afero?


Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi ĉiuj. Foto libera de PIXABAY.

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!