Tau is a decentralized blockchain network intended to solve the bottlenecks inherent in large scale human communication and accelerate productivity in human collaboration using logic based Artificial Intelligence. Currently, large scale discussions and collaborative efforts carried out directly between people can be highly inefficient. Tau offers Human-Machine-Human communication. The core principle is that users can not only interact with each other but also make their statements clear to their Tau client by using Tau Meta Language… (EO)
![](https://steemitimages.com/640x0/https://cdn.steemitimages.com/DQmcbvCoX1F7eayy1Myy135JXxCGe8Xqpo1R2zUScpAGupc/grafik.png)
Kiam Ludoviko Zamenhof antaŭ pli ol 130 jaroj revis pri lingvo universala, kiu pontus ĉiujn naciajn malkomprenojn, li efektive celis al pli granda ol nur lingva afero. Lia ĉefa vivklopodo fokusiĝis al plibonigo de tuta homaro kaj lia Esperanto estu nur unu rimedo por tio. Nu, ĝis nun tiu internacia lingvoprojekto ne grandskale suksesis, spite de ĝia granda potencialo.
Eble pro tio, ke interkompreniĝo de homoj ne nur dependas de komuna lingvo. Tio ja estas videbla ĉe kvereloj en familio, kie ĉiuj membroj parolas saman lingvon.
Lingvo mem povas esti la problemo. Lingvo baziĝas sur gramatiko, kiu difinas kaj formas lingvon, determinas ties sintakson. Kaj lingvo estas neperfekta, kiel la homo mem ĝi estas evoluanta organismo.
Programlingvo kontraŭe estas difinita kaj formatita per senkunteksta gramatiko.
Nuntempe ni vivas en mondo, en kiu vortoj ofte estas fiuzitaj. Sed jam ekde praaĝo homoj ludas kaj manipulas per vortoj. Plej bona parolado povas esti plenaj de malveraĵoj. Vortoj kaj frazoj estas interpretemaj al diversaj direktoj. Kaj ili evoluante ŝanĝas sian signifon dum la kurso de jarcentoj. Tio estas aparte grava afero en la kunteksto de juĝistaro. Nenie ol en tiu kampo vi trovas tiel multe da pliigaj eksplikoj al originalaj tekstoj. Ĉar leĝoj ĉiam ŝanĝiĝas, estas bezonataj novaj leĝoj sur kiuj baziĝas la ŝanĝoj. Tiuj daŭraj adaptoj povas esti infinitaj kaj konfirmas la relativecon de vero. Jam Antoine de Saint- Exupery lasis sian malgrandan princon diri: Lingvo estas la prafonto de ĉiuj malkomprenoj. Do, ĉu ekzistas iu solvo por tiu eterna mizero? Ŝajne jes, kaj ĝi devenas el la teknologia kampo.
Tau nomiĝas nova komputila programaro kaj semantika socia platformo baze de blokĉeno. Ĝi provas interalie solvi la problemon de tiu daŭre ŝanĝemo de naturaj lingvoj. Unu el la ĉefaj trajtoj de tiu projekto estas Tau-meta lingvo (TML). Ĝi povas uzi ajnan gramatikon. Tio signifas, ke ĝi povas uzi ajnan sintakson, kiel de C, C ++, Python, Java aŭ iun naturan lingvon.
Sintakso por programlingvo estas nur aro de reguloj difinantaj la kombinaĵon de simboloj en strukturita dokumento. Per TML, vortoj, frazoj, alfabetoj- ĉio povas personecigita. Tion ebligas kombino de homa-maŝina-homa komunikado. Tau estas interkonektilo, kiu difinas aliajn lingvojn kaj tradukas inter ilin sen perdi la esencan enhavon. Senkunteksta gramatiko sufiĉas por "preskaŭ ĉiuj" naturaj lingvoj.
Tau celas kiel iam Zamenhof preter la lingva problemo al pli granda bildo. La vizio de teamo ĉirkaŭanta la israelan fondinton kaj programiston Ohad Asor estas esprimita je ĝia retpaĝaro:
"Ni celas konstrui pli bonan socion, kie scio povas esti efektive kreata kaj pli bone distribuata por solvi kompleksajn problemojn. Per helpo de maŝinoj ni povas solvi scio- kaj opinio- alĝustigajn problemojn."
Do, maŝinoj subtenantaj nin uzi finitan, decideblan programlingvon, kiu agas inter plej diversaj aplikantoj, kutime ne interkompreniĝantaj. Temas pri tutmonda scioakcelado kaj konsenteltrovo.
Se Tau plenumas, kion ĝi promesas, tiam tiu projekto alportas la blokĉenan teknologion al nova nivelo por la bono de la tuta socio.
Jen la ligilo al la retpaĝaro de Tau: http://www.idni.org
Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!
TML is a translator. Do you remember the story of the Tower of Babel where humanity was divided up by many languages? Well the function of TML (Tau Meta Language) is to take an input document and produce an output document. This works similar to how a compiler takes an input document (source code) and produces an output document (a program).
TML is different because it will be able to take an input document in any language (including possibly English someday) and produce an output document in a different language. So the way to think about TML is as a translation tool for Tauchain so that we can properly communicate our intentions across different languages.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
Right. It is exactly what L. Zamenhof once tried to achieve with Esperanto. And he saw the bigger picture, the betterment of humanity too. I am not a developer but mostly interested in the linguistic part of Tau. I guess we will have to wait a bit until we see real results of its application.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
Very interesting development! The future is really going to be full of surprises.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
The only disturbing thing is, that it happens with neck braeking speed.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit