Ĉu ni ĉiuj estas ateistoj?

in esperanto •  7 years ago  (edited)

Ankoraŭ en Eŭropo ĉiutage sonas la sonilojn de la preĝejaj turoj kaj dimanĉo multaj homoj atendas preĝejajn servicojn. Tamen ĉiu jaro multaj homoj forlasas sian tradician kredokomunumon. En Germanio nur iom pli ol 50 percento de la loĝaro apartenas al la du grandaj kredokomunumoj. Sed multaj el ili ne dirus, ke ili estas ateistoj. En sekulara socio, kie pro religia libereco aferoj de oficiala religio kaj de la ŝtato estas klare dividitaj, ĉiu persono povas agadi laŭ propra volo.


Foto libera de PIXABAY

Kiam homoj priskribas sin senreligian, tio plejparte signifas, ke ili neniam apartenis al iu kredokomunumo aŭ ke ili ne plu volas partopreni en iu ajn preĝejaj agadoj. La plejmultaj el ili tamen rigardus sin kiel spiritajn homojn.
Ĉu vere ekzistas malsimilo inter ambaŭ terminoj? Jes ja ekzistas. Vi povus diri, ke religio montriĝas interalie en komunuma agado, do ekz. en dimanĉa preĝeatendo, festoj, muziko ktp. Apartaj kutimoj ligilas ĉiujn membrojn al sama kreda sistemo.
Aliflanke, kiam homo rigardas sin kiel spirita persono, tio signifas, ke li aŭ ŝi kredas, ke iu pli alta instanco ekzistas ekster nia kompreno, kiu regas la universon, inkluzive aferojn de nia malgranda mondo. Tiu sinteno, kiu povas esprimi sin en ŝatato de budistaj ideoj, medito, sufi-dancado aŭ rekono de iu paganaj idealoj. Aŭ eĉ konsisti el diversaj pecoj de tiuj, miksitaj laŭ individua gusto.

Nu, ĉu tio jam signifas la Falo de la Orientlando? Por mi tio nur montras, ke tiu situacio spegulas ĝeneralan tendencon en la socio de nuntempa okcidenta mondo, nome kreskanta malunuiĝo de nia socio. Proverbo, kiu bone priskribas tiun situacion tekstas jene: Televido ŝanĝis la familian rondon al duonrondo, kaj la komputilo plene dissolvis ĝin, por ke iu homo sekvas siajn individuajn interesojn. Ĝuste tio ankaŭ okazas en la religia kampo de la socio.
Apud tiu tendenco ankoraŭ ekzistas kontraŭa movado, kiu bone montriĝas en Usono. Tie antaŭaj kristanoj alliĝas al novaj, fundamentaj aŭ tielnomataj liberaj religiaj komunumoj. Tiu ĉi agado efektive estas similaj al nacia ŝtrebado en la politika kampo.
Ĉu unu tagon eble evoluos granda kreda sistemo, inkluzivante ĉiujn ekzistajn religiojn kaj kontraŭstaras la neceson de individuaj tendencoj? 

Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!