Europa what is your Future?/ Kia estas via estonteco Eŭropo?

in europa •  7 years ago  (edited)

Reading L. Zamenhof's Letter to the Diplomats from 1915 I realized how prophetic and progressive his thinking was and that still today it is very actual. In this Appeal he insists that all countries belong to all of its members, morally, materially and with fully equal rights. At the end of his life he regards not languages or religion as the main cause for war but blind devotion to nationhood. He also came up with astonishingly fresh ideas for a reorganized Europe after the war... This article is written in the international language Esperanto.

image.png
L'europa nel 1915, ed. ronchi-varoli, 1915, source: commons.wikimedia.org

L. Zamenhof, la fondinto de Esperanto, ne nur estis genia lingvofaranto; lia klopodo por komuna internacia lingvo preteriris la lingvosciencan kampon. Zamenhof ĉiam celis al ĝenerala plibonigo de homaj kondiĉoj. La aparta socia situacio en Eŭropo dum la Unua Mondmilito instigis lin pripensi la eŭropan estontecon. Konklude fine de sia vivo li esprimis sin pri tio en Alvoko al Diplomatoj (The Britsh Esperantist, No 123, p51-55). Ĝi estis kvazaŭ lia politika testamento.

Vidante "la grandamasan reciprokan buĉadon, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon", li pensas pri la tempo venonta post la milito. Por la estontaj ĉefaj reordigantoj li donas konsilon pro ilia morala respondeco. Li postulas de politikistoj "ne refaradi kaj fliki la karton de Eŭropo". Zamenhof antaŭvidas Eŭropan Union. Anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj landoj li postulas "proporcie kaj geografie aranĝitajn unuiĝintajn ŝtatojn de Eŭropo". Tiu estus Eŭropo kun absolute politika justeco, ĉie kaj por ĉiuj egalaj. Zamenhof eĉ admonas en tiu ĉi alvoko ŝanĝi la tiamaj ŝtatajn nomojn, kiuj sole referas al iu aparta popolo (gento laŭ Z.) sed ekskludas aliajn. Neŭtrale geografia nomo, akceptita per komuna interkonsento, ne subtenus gentan ŝovinismon kaj malpacon inter samlandanoj.

Zamenhof jam antaŭvidis "Tut-Eŭropan tribunalon, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj".
Tiuj pensoj en la frua dudeka jarcento, kie naciismo kaj ŝovinismo estis sur la agendo, estis iom fantaziaj kaj iluziaj en la okuloj de plej multaj politikistoj, ja eĉ ŝajnis kiel esprimoj de danĝera internaciisto.

Nu, hodiaŭ kelkaj aferoj koncerne tiun vizian Eŭropo jam ekzistas kiel ekz la menciita Eŭropa tribunalo. Por tia atingo bezonis plian mondmiliton. Eŭropo kiel politika kaj socia konstruo nuntempe ja estas neevitebla videbla realo. Tamen la ideo pri paca unuiĝinta Eŭropo estas serioze minacata. La politika evoluo en la pasintaj jaroj en Britio kaj Katalunio montras, ke denove naciaj interesoj ŝajne estas plej grava ol tutkomunaj aferoj. Samtempe tio montras la malkapablon de brusela administracia grandaparato kompreni la unikajn trajtojn de siaj membroŝtatojn.

Kelkaj opinias, ke la nuntempa Eŭropo jam baldaŭ disfalos al multaj malgrandaj nacioj. Pli probable estas estiĝo de novlibera superŝtato, regate plejparte de Bruselo kaj Berlino, la politikaj kaj ekonomiaj povocentroj. Tiam tiu kreaĵo ne plu similos la vizionigitan Eŭropon de Zamenhof.
Vivo en tia nova superŝtato, kun ĝiaj periferiaj subregionoj, kiel ekz. Grekio, estos determinita de grandskala centra burokratio. Politikaj decidoj ne koncernos naciajn interesojn de la landoj kaj forte influos financajn aferojn por plie solidigi ĝian potencon. Ni jam hodiaŭ vidas je la subtenaj programoj (eng. bailout) por Grekio, Irlando, Portugalo kaj Hispanio kiel funkcias kontraŭdemokratia taktiko de teknokratoj kontraŭ demokrate elektitaj registaroj. Trafas tiaj ekonomiaj rimedoj plejparte la kutimajn civitanojn de tiuj landoj, anstataŭ bankistoj aŭ koruptaj politikistoj. EŬ daŭre akumulas politikan povon koste de la demokrataj nacioj por pligrandigi la liberan merkaton. Kiel jam dirita, ĉio temas pri starigo de centra superŝtato, kiu ludos gravan rolon en la pli kaj pli imperiisme agadanta mondo.

Dankon pro via atento kaj votoj. Bonan tagon!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!