Proksime mil kvincent jaroj post sia estiĝo la kristana religio spertis severan krizon, kiu fine alportis komence de la 16-an jarcento la tielnomatan Reformacion. El tio sekvis devidon de religio en du partoj, la katolika kaj la protestanta aŭ evangelia. La sekvantoj de la lasta rigardis sin kiel noviguloj de la tradicia kredo.
Estis malfacila tempo. La ekonomio preskaŭ kolapsis en vastaj regionoj de Eŭropo, militoj furoris kaj la Plago kaj aliaj teruraj malsanoj mortigis grandan parton de la loĝantaro. Antaŭ la pordegoj de Vieno ja staris la turkoj, pretaj por la venko de la Kristana Kulturo. Tre multaj homoj atendis la finon de la mondo kiel preskribita en la biblia Revelacio. En tia malluma kaj trista etoso sektoj kaj novaj profetoj disvastigis apartajn religiajn ideojn, kiuj ne estis akceptitaj de romkatolika, nek de evangelia eklezio.
La tielnomataj Rebaptistoj (germ.Wiedertaeufer) estis tre populara movado tiutempe. Sed ili estis rigarditaj kiel herezuloj kaj en multaj lokoj ili estis persekutitaj kaj mortigitaj pro siaj radikalaj ideoj. Ili kredis je la adoleca bapto de Johano kaj ne plu akceptis infanan bapton.
En la jaro 1533 en la vestfalia urbo Münster ĝuste tiu sekto gajnis grandan influon en la loĝantaro kaj poste en la urba administracio.
La Rebaptistoj okazigas amasbabtojn de plenkreskuloj. Pro tiu sinteno multaj homoj el aliaj regionoj translokiĝas al Münster.
Sed la situacio pli kaj pli radikaliĝas, kiam unu el la gvidantoj laŭ propra vizio proklamas la urbon kiel Novan Jerusalemon. Per karismo kaj perforto li organizas prakristana komunumo. Malpermesita estas privata posedaĵo kaj konfiskitaj posedaĵoj de riĉuloj estas disvastigitaj al malriĉuloj de la urbo. Homoj, kiuj ne volas sekvi la novan kredon estas forpuŝitaj aŭ mortigitaj. La urba arĥivo estas forbruligita, ĉar libroj krom la biblio estas malpermesitaj. Dekoracioj kaj bildoj de la preĝejoj ankaŭ estas detruitaj. En 1534 Jan Mathys, unu el la movadaj gvidantoj anoncas la aperon de Jesuo Kristo en la urbo je Pasko. Sed kiam nenio okazas je la Sankta Semajno multaj homoj ne plu fidas la novan profeton. Ankaŭ la vivosituacio en la urbo pli kaj pli malboniĝas, ĉar intertempe la urbo estis sieĝigitaj de trupoj de la landa potenculo.
En la urbo estiĝas malsatego kaj okazas ribeloj. Tamen la ribeluloj estas venkitaj kaj la unua provo de katolikaj trupoj por liberigi la urbon estas malsukcesa. Sub la gvido de Jan van Leiden pli ol mil soldatoj estas venkitaj. Poste li estiĝas "Reĝo" de Münster. Tiutempe la urbo suferas de manko je viroj. Ekzistas trifoje pli da virinoj, kaj van Leiden proklamas multedzecon. Li mem havas 16 edzinojn. Sed ankaŭ tiu ideo ne plaĉas al multaj. Intertempe novaj landaj trupoj amasiĝis antaŭ la pordegoj de la urbo kaj per iu perfido ili kapablas eniri la urbon. Nun grandega buĉado okazas, ne rezervante eĉ infanojn kaj virinojn. La tri ĉefaj gvidantoj estas kaptitaj kaj torturitaj. Oni postulas de ili, ke ili cedas sian kredon por ke ili ne suferas longan teruran morton. Sed ili ne akceptas tiun oferton. Post duonjara humiliga publika ekspozicio kaj torturado ili dum kvar horoj estas mortigitaj. Per varmega fera prenilo ilia lango estas elŝirita, same la viando ŝirita de la ostoj. Fine la koro kaj la gorĝo transpikitaj. La kadavroj de martiroj estas metitaj en feraj kaĝoj kaj alte pendigitaj je la preĝeja turo, por ke la tuta loĝantaro komprenu, kio okazas en kazo de malobeo!
picture: wikimedia commons: MuensterHinrichtungTaeufer.jpg
Ankoraŭ hodiaŭ post preskaŭ kvincent jaroj, tiuj kaĝoj pendas je la turo. La puno de falsaj profetoj estis ne pli bona ol ilia propra agado ene de diktatoreca urba regno. Sed funde ĉiuj tiuj agantoj, ĉu la Rebaptistoj aŭ la venkintaj katolikaj trupoj nur volis, kion la plej multaj homoj volas atingi, nome sekvi la ĝustan vojon por ke ili certigu al si la Ĉielan Regnon.
Ĉu tio ne sonas iom konata? La teruraj agadoj de membroj de memproklamita Islama Ŝtato ne diferenciĝas de la mezepoka kaj estas rigarditaj de ili kiel dia volo kaj rekta vojo al savo. La sama aplikas al okcidentaj fundamentistoj.
Tutmondiĝa realo ne nur prenas avantaĝojn, ĝi prenas samtempe grandan malcertecon kaj ekonomian mizeron. Multaj homoj sentas sin malĝuste traktataj kaj senhejme (germ. heimatlos) en grandega mondo. Ĉu la tuta mondo efektive povas esti hejmo, se ne plu ekzistas hejmloko, en kiu nun vagadas fremduloj, agas internaciaj kunlaboracioj kaj politikmafiuloj?
Ĝuste tiu aspekto de tutmondiĝo ekstremistoj kaj naciistoj emfazas per disvastigado de ekzistecajn zorgojn kaj timojn. Per facilaj politikaj kaj religiaj receptoj ili allogas konfuzitajn homojn, kiuj volonte sekvas ilin. Kio unue sonas kiel bona solvo de aktualaj problemoj eble evoluos al mortiga koŝmaro.
Dankon pro via vizito kaj bonan tagon al vi!
Mi opinias ke religia paco nur eblas per sekulareco. Tial min maltrankviligas la propono de Söder en Bavario pri trudi kristanajn simbolojn en sxtataj ejoj al cxiuj, kaj per tio diskriminacii cxiujn nekristanojn (ne nur la islamanojn kiujn li dekstrapopulisme celas).
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
Dankon pro via komento. Tiu tuta Söder-afero estas ripeto de antaŭlonge. Ŝajnas al mi kiel politika filertaĵo, distraĵo.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit