Kunlaboru!steemCreated with Sketch.

in kunlaboro •  7 years ago 

Denove alia rtikolo mia elprenita de la revuo umujo. Mi alŝutas ĉi tien por ke vi povos legi ĝin sendepende de la revuo.

Ĉi tio, kion vi legas, krom ke mia nomo aperas kiel aŭtoro, estas ne mia teksto, sed nur io, kion mi komencis skribi.

Fakte, ĉi tio havas multajn kreantojn. Iu demandis min, skribi ion tian, kaj mi skribis ĝin. Alia(j) homo(j) redaktis ĝin, por korekti mian erarplenan tekston (mistajpojn, akuzativojn, maltaŭgajn esprimojn ktp). Poste, iu decidis pri litertipo kaj ilustraĵo(j) por plibeligi la paĝon.

Eĉ tion vi ne legus, se ĉi tiu teksto estus sola. Ankaŭ la aliaj homoj, kiuj ne partprenis en ĉi tiu artikolo, respondecas pri via legado. Iu decidis pri la plej taŭga paĝo por enmeti la artikolon, kaj aliaj diskonigis ĝin.

Eble, mi estas la ĉefa verkinto de la teksto, sed sola mi ne respondecas, ke vi legas ĉi tion.

Kunlabori estas la sola maniero atingi decan rezulton.

Kial esperantistoj laboras sole?

Se vi havas bonajn ideojn, kial vi ne serĉu redaktanton? Se vi bone redaktas, kial ne korekti erarojn de aliaj, anstataŭ bele skribi pri malinteresaj aferoj?

En multaj aliaj aferoj okazas la samo. "Hej, mi pretigis novan platformon, por ke vi skribu/demandu/blogu/babilu ... tie!" Teĥnike, retejo estas grandega projekto, kaj ankaŭ administri ĝin ... Kial ne kunlabori kun alia, kiu kapablas alvoki homojn? La projekto ne estos nur via, sed ĝi havos propran vivon.

Mi iom pli parolos pri muziko. Verkistoj kaj tradukistoj trotaksas la teskton. Teksto gravas, sed unue homoj rimarkas pri la sona kaj bilda kvalito, ne pri la kvalito de la tradukado. Kaj en la nuntempa mondo, sen filmeto, ne multaj homoj interesiĝas pri via belega verko. Por fari interesan muzikfilmon, oni bezonas tekston, registraĵojn, miksadon ... nur por la muziko. Por la filmo mem oni bezonas taŭgan ideon, registraĵojn, fotojn, desegnaĵojn, pentraĵojn, videomuntadon ... Kaj por ke oni spektu, ĝi devas esti publikigita en taŭga loko, momento kaj esti trovebla, tio signifas elekti bonan titolon kaj bonajn etikedojn, por ke serĉiloj trovu ĝin. Eĉ poste, oni devas atingi la homojn, kaj la video devas esti diskonigita. Ĉu vi pensas, ke nur unu homo kapablas fari ĉion?

Pardonu, ke mi verkis tro longan parton pri muziko, sed mi simple konas ĝin iom pli ol aliajn aferojn. Kaj pardonu ankaŭ, ke certe mi forgesis iun gravegan taskon por unu el la ekzemploj, kiujn mi montris, sed pri tio kulpas miaj kunverkintoj...

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

Mia filo multe auxskultis "dek bovinoj". :)

Baldaux mi alŝutos ĝin aknaux ĉi tie

Bonege :)

dankon! min feliĉigas auxdi tion!

Hi. I am a volunteer bot for @resteembot that upvoted you.
Your post was chosen at random, as part of the advertisment campaign for @resteembot.
@resteembot is meant to help minnows get noticed by re-steeming their posts
Even better: If your reputation is lower than 28 re-steeming only costs 0.001 SBD!
If you want to learn more - read the introduction post of @resteembot.
If you want help spread the word - read the advertisment program post.