Antaŭ kelkaj tagoj forpasis lingvoemulo Zhou Youghang en la mirinda ago de 111 jaroj. Kiel L.L. Zamenhof ankaŭ li faris el hobio profesian aferon. Hodiaŭ li famas pro sia lingva sistemo, kiu ebligas legi la ĉinan per latinaj literoj. Kiam Z. Younghang publikigis la novan metodon, la plej multo de ĉina popolo povis nek legi nek skribi. Por legi eŭropajn lingvojn oni devas koni proksimume 30 literojn, sed por legi ekz ĉinan gazeton oni bezonas almenaŭ 2000 signojn, kiuj ĉiu unuopa signifas tutan vorton.
Z.Youghang, kiu kiel junulo travojaĝis la mondon, kaj fine laboris en Usono kiel Wall Street- bankisto, reveninte al Ĉinio, bone komprenis, ke se sia lando intencas elvolviĝi, la problemo de vasta analfabeteco devas nepre esti solvita. Tiu problemo jam centoj da jaroj antaŭe okupis erudiciulojn, sed neniu fina rezulto estis atingita. Tamen ili bone preparis la vojon al taŭga transskribado de la ĉina alfabeto.
Kiam Z.Youghang pripensis la aferon, al li ŝajnis la cirila alfabeto taŭga por la nova metodo, ĉar en la 50-a jaroj Ĉinio kaj Ruslando estis grandaj amikoj. Tamen tiam li pensis pri plej granda framo de apliko kaj decidis, ke taŭgus plej bone la latinaj literoj, kiel vaste uzataj en la okcidenta mondo.
Fine, kun la oficiala enkonduko de Pinyin en 1958 la analfabeteco draste malkreskiĝis, kaj la sistemo rapide tutmonde sukcesis por lernantoj de la ĉina. En 1986 ĝi estis akceptita de UN. Sen ĝi moderna teknologio kiel komputiloj aŭ poŝtelefonoj hodiaŭ ne estus pensebla en la Meza Regno.
Malgraŭ tiu bona rezulto, Z.Youghang estiĝis viktimo de la Kultura Revolucio 11 jarojn poste, kaj estis kaptita du jarojn en laborkampo kiel tielnomata reakcia intelektulo.
Jes intelektulo li estis kaj restis ĝis la lastaj vivjaroj- tamen progresema homo, kiu ankoraŭ centjaraĝe verkis librojn, kaj tre bone komprenis la ĉinan socion kaj kies malbonan rolon de la komunista partio.
Kiel Zamenhof li ankaŭ celis al la bonfarto de ĉiuj homoj preter naciismo kaj fine al vera unuiĝo de la mondo.
(Ambaŭ fotoj de Wikimedia)