Mono kaj lingvoj

in money •  6 years ago  (edited)

Vidante jutube prelegon de tre lerta Andreas Antonopoulos pri la futuro de cifereca valutoj*, mi trovis aparte interesan aferon. Je la demando, ĉu iam ekzistus nur unusola cifereca valuto, li komparis la situacion al ekzistantaj lingvoj. Li diris, ke oni povas rigardi monon kiel specion de lingvo, same dependas je kunteksto en kiu ĝi estas uzata. En scienca aŭ komputila kampoj ni ĉefe uzu la anglan, en medizina kampo ankaŭ terminojn de la latina kaj la greka. La uzado ankaŭ dependas je la lingvo, kiu parolas la alia persono.
Do, mono, kiun ni uzas, ankaŭ dependas je la kunteksto kaj je tio, ĉu la alia persono akceptas nian financan komunikilon.
Antaŭ ne longe ekzistis en ĉiu lando nur unu aviada, telekomunikada aŭ energio-provizanta kompanio, sed nuntempe en la plej multaj landoj ja ekzistas multaj de ili. Koncerne ŝtatajn valutojn, ni devas demandi nin, kial en ŝtato devus ekzisti nur unusola valuto? Same kiam ni rigardas al la mondo. Eĉ se la angla nuntempe funkcias iom kiel internacia lingvo, ekzistas ja ankoraŭ aliaj gravaj lingvoj, kaj laŭ UN estas rekonitaj 7 ĉefaj lingvoj. Ne povas esti universala lingvo laŭ Antonopulos, ĉar mankas universala kunteksto, kulturo. Do ankaŭ ne ekzistos unusola valuto.
Tamen, mi mem pensas, ke iun tagon la mondo uzos universalan lingvan kaj financan komunikilojn, ĉar ĉiuj aferoj ĉiam celas al kreskado, al la plej granda ebleco. Infanoj ne restas hejme, ili volas esplori la mondon; laboristoj unuiĝas, por ke ili pli bone luktu pro siaj rajtoj; sciencistoj uzadas komunuman lingvon; ŝtatoj kreas ŝatajn uniĝojn kiel EU ktp. Temas pri pli faciligi la vivon en la malgranda mondo.
Kompreneble apud internacia lingvo kaj valuto ankaŭ ekzistos naciaj aŭ lokaj lingvoj kaj valutoj.

  • www//youtu.be/5ca70mCCf2M

Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan tagon al vi!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

I watch this video and this guy is really good, he has a very good way of explaining about BTC/events and a bit of history and future of how it compares with other technologies. Thanks @johnano

This man is so famous and he’s a genius!

Posted using Partiko iOS

Not sure if he is a genius, but for sure he is remarkably capable. It is a real pleasure to follow such brilliant mind.