RE: The dangerous stupidity of the youth

You are viewing a single comment's thread from:

The dangerous stupidity of the youth

in politics •  5 years ago 

Jes kara, mi komprenas ke la signifo de "socialismo" estas io malsama en Latinameriko ol en aliaj landoj. Sed mi parolas pri tio kion politikistoj nomas socialismo en ĉi tiu regiono.

Ĉi tie, Socialismo estas ideologio kvazaŭreligia kiu postulas ke ŝtato havu grandegan (kelkfoje absolutan) povon super la vivoj de ĉiuj individuoj. La rezultato estas ke politikistoj estiĝas koruptaj, kaj subpremas ĉian liberecon surbaze de iluzio pri "egaleco", ĉar ilia povo estas neakcepteble granda.

Mi ŝatus ke ĉi tie oni parolus pri socialismo laŭ pli saĝa koncepto; sed ĉi tie socialismo-komunismo kondukas nur (k. nepre) al absolutismo, aŭtoritatismo kaj diktatoreco. Tial mi pli preferas liberecon ol egalecon.

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

Tutklare temas pri misuzo de la vorto. Kutime se homoj mezaeuropo audas pri socialismo ili pensas pri ok-hora labortago, laborantaj rajtoj, asekuro pri malsaneco ktp.

Nuntempe Venezuelo ne rajtas sin nomi socialisma lando. komunismo estas tutalia afero.

La klara kauzo por la mizero estas ke se oni ne komprenas la funkciadon de mono kaj ekonomio , tiam oni ne regulu cxi tion.

  ·  5 years ago (edited)

Ho jes, ĝuste tiel, oni ne kontrolu laŭ malsaĝo tiom delikatajn aferojn kiaj ekonomio, socio kaj politiko.

Mi memoras nun la frazo de Dante, ke la padoj de l' infero estas asfaltumitaj per bonaj intencoj. Ne sufiĉas la bona deziro (kiam ĝi aŭtente ĉeestas), necese estas koni la efektivajn kielojn por plenumi plibonigojn sociajn.