Temploj - profetaĵoj kaj realo

in thirdtemple •  6 years ago  (edited)

Over a period of nearly two thousand years, Jews have dreamed about the reconstruction of their temple destroyd by the Romans in Jerusalem. Time now seems to be ripe for the fulfilment of old prophecies which predict the coming of the Messiah after the temple is built. Let's see what happens in Jerusalem today. (esperanto)

Ĉiam en la historio homoj esperis pli bonan tempon ol la tempo en kiuj ili ĵus vivis. Aparte religiaj homoj antaŭvidas tian tempon, kaj profetaĵoj pri tia estas grava parto de iliaj sanktaj skribaĵoj. En ĉiuj tri grandaj libro-religioj, Judaismo, Islamo, Kristanismo ekzistas skribaĵoj, kiuj priskribas tian feliĉan tempon. Por la judoj, la atendita mondosavanto alvenos, kiam ilia templo estos rekonstruita. Laŭ la juda kredo la konstruo de templo kaj ties akcepto de Dio konfirmas bonan rilaton inter ambaŭ. La dua juda templo estis detruita en la jaro 70 AD kaj la judoj forpelitaj el la lando de la romanoj, do la judoj estas preskaŭ du mil jaroj sen propra templo. Ekde tiam ĉiu judo preĝas por la rekonstruo de la templo kiel antaŭkondiĉo por la apero de mesio.

Paintraĵo de Francesco Hayez, wikipedio

Por la kristanoj Jesuo Kristo ja estas la atendita mesio. Post la krucigo de Jesuo jam baldaŭ homoj komprenis, ke la Dia regno sur la mondo ankoraŭ ne komenciĝis. Ili rigardis sin mem kiel templo de Dio, ĉar Jesuo iam diris, ke la nova templo ne estos rekonstruita el ŝtonoj. Kaj la kredantoj kontentiĝis per la ideo, ke estos pli bona tempo, kiam Kristo revenas kiel mondsavanto je la fino de homa historio, starigante la Ĉielan Jerusalemon, kie regas eterna paco. Fine de la 19-a jarcento miloj de kristanoj atendis, ke jam baldaŭ tiu tempo komenciĝu. Ekzemple membroj de la Templo-Asocio de germana reĝlando Würtemberg vojaĝis al la „Benita lando“, al Palestino por pretigi sin koncerne la alvenon de mesio. Ili hejmiĝis en Hajfo, Tel Avivo kaj Jerusalemo, kie ili konstruis domojn, lernejojn; laboris kiel metistoj aŭ bienistoj. La templanoj ne volis starigi novan templon, ili kiel kristana komunumo rigardis sin mem kiel templo. Tamen ili vane atendis la mondsavanton.

Germana templana kolonio 1875 en Hajfo,Israelo,

Samtempe en Hajfo troviĝis la ĉafa figuro de islama sekto, Baha‘u‘llah, kiu en 1863 asertis, ke li estas la atendita profeto, same kiel Mohamedo aŭ Jesuo. Nuntempe li estas rigardita kiel la atendita mesio por ĉiuj kredantoj de la mondo. Lia tombo kaj la plej gravaj konstruaĵoj de Bahaismo troviĝas sur la Monto Karmelo en Hajfo. Sed tiam li estis ne akceptita de islamanoj kaj dum multaj jaroj li estis forpelita de Persio kaj malliberigita. Laŭ ili, li estis blasfemulo.

Tombo de Baha‘u‘llah je la Monto Karmel, Hajfo

Unu parto de islamanoj ne atendas savonton, kiel la judoj aŭ la kristanoj. Sed la ŝiitaj islamanoj atendas tielnomatan Medhi-on, kiu estos reformisto per kiu Alaho plenigos la teron per justeco post kiam ĝi pleniĝis de maljusteco. Kiel aliaj reformistoj, li sekvos la Koranon kaj Sunnah kaj regos laŭe. Do, neniu templo gravas tiurelate.

Reen al la Judoj! Komence de la 20-a jarcento estiĝis la Zionista movado fondita de Theodor Herzl, kiu celis al unuiĝo de la tutmonde disvastigitaj judoj kaj al propra juda ŝtato. Duonan jarcenton poste, fondiĝis la israela ŝtato kaj la antikva hebrea lingvo estis ne nur revivigita, sed estiĝis ties oficiala lingvo. Ekde tiam la lando prosperis, sed la palistinanoj tie, pli kaj pli estiĝis civitanoj dua klaso. Intertempe aparte la ortodoksaj judoj puŝis antaŭen la ideon de restarigo de sia tria templo.

Modelo de la tria templo

Kiam en la pasinta jaro la usona prezidanto Trump anoncis la movadon de la usona ambacado al Jerusalemo, jam baldaŭ li kaj la israela prezidanto proklamis Jerusalemon kiel israelan ĉefurbon. La ŝtato eldonis pro tio apartan memorigan moneron, nomita templa monero.
Samtempe plifortiĝis la klopodo por la konstruo de la templo. En 2005 refondiĝis la Sanhedrin (Alta Konsilejo), kiu estis la plej granda politika kaj religia instanco je la tempo de dua juda templo. Ĉi-semajne je la 10.12 2018, membroj de Sanhedrin okazigis gravan eventon, pli-malpli nerimarkita de la mondo. Temas pri la solena dediĉo koncerne la templan altaron. Cerealo-kaj bestoferoj estis faritaj. Al tiu ceremonio estis invititaj 70 nacioj, sed ĉeestis ne multaj homoj. Ankaŭ Dio iom hezitis rekoni la oferon, ĉar la oferofajro plurfoje maliĝis.



https://duckduckgo.com/?q=dedication+altar+jerusalem+temple&t=ffab&atb=v137-6__&iax=videos&ia=videos&iai=H9c_l2s6Wk8

La problemo estas, ke spite de tiu ceremonio kaj la fakto, ke jam ekzistas tuta konstruoplano por la templo, la ĝusta loko por ĝi ankoraŭ ne estas certigita. Ortodoksaj judoj pensas, ke estas ĝuste tiu loko, kie nun troviĝas la islama Domo kaj la Moskeo Al-Aksa, kiuj estas rigarditaj post la sanktejo en Mekko la plej gravaj sanktejoj de la islama mondo. Sed diversaj arkeologoj dubas pri tiu loko kaj pensas, ke ĝi troviĝas iom for de la templomonto. La tuta situacio iĝas ege pli intensa kaj komplika. Kaj ni eble estos atestantoj de bibliaj profetaĵoj.

Dankon pro via visito kaj voto. Bonan tagon al vi!

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  

What all enquiring minds what to know: will Sam Harris and Steven Pinker accept their Messiah when he arrives?
Of course, they will!

  ·  6 years ago (edited)

Good question. Who knows? The same question I asked myself concerning L. Zamenhof, jew from birth, but later founder of Homaranismo, a kind of over religion.

Mine was reasonable speculation.
FWIW: as a Gnostic, I view the situation between the Jews, Christians, and Muslims as a type of mental illness intent on murdering each other and most of the life on the planet. I call it the tragedy​ of the Demiurgic principle.

On Zamenhof: it's noble to want world peace but its entirely ignoble to go about it the way Jews, Christians, and Muslims do--which is the blind leading the blind, IMO...

Right, therefore he tried something new. Unfortunately his Homaranismo no one wanted. His Esperanto project, which was thought to promote this idea, kind of survived.

Yap! I saw this new video about the third temple! Is world war 3 coming soon, in less than ten years?!

Posted using Partiko iOS

  ·  6 years ago (edited)

I really hope, not! However, if you see how the whole situation in the Middle East escalates...
Do the Buddhist have prophecies concerning those future events?

Mi ne sciis, ke la templo estas tiel grava por la apero de la savanto. Kaj mi tute dubas, ke per ajna religio (religia miraklo, religia savanto) estigxos paco sur tero. Fino de la mondo (homaro) pro religia milito estas pli versxajna. Nu, sen homoj ja estus paco sur tero ;-)

  ·  6 years ago (edited)

Neniu scias certe, kio okazos. Mi esperas, ke vi ne pli ŝatas bestojn kaj plantojn ol la stranga homo. Vere rekoni kaj akcepti niajn malbonaĵojn estas plej taŭga rimedo por plibonigi la mondon.

Mi sxatas homojn. Mi estas konvinkita, ke de vegana vivstilo profitas ne nur la bestoj sed la tuta medio kaj per tio la tuta homaro. Sed mi ne fidas religion - nek la organizitan religion de eklezioj kaj religiaj instruistoj, nek la liberan religion, kiu estas tute sen reguloj kaj pro tio en malbonaj kondicxoj ecx pli dangxera ol la organizita religio. Dio(j) ne savos nin - pri tio ni mem respondecas.

  ·  6 years ago (edited)

Bone. Religio ja signifas religi. Jen ekzemplo de muzika religado al spirita vivfonto el la lando de Vedo.

Religi per spiritaj aferoj kiel ekzemple meditado bonas laux mi. Se tio vere estus la nura signifo de religio, mi ne kontrauxus gxin.