Mirinda sitelo (1)

in wendell •  8 years ago  (edited)


De multaj jaroj miaj iradoj gvidis min suben en malgranda arbara valo laŭ maljuna barilo al tio, kio iam estis la bieno de mia avo. Iom rompita galvanizita sitelo pendas je barilposto proksime de la kapo de la valo, kaj mi neniam iras preter ĝi sen rigardi internen. Ĉar kio okazas en tiu sitelo estas la plej signifa afero, kiun mi konas, la plej granda miraklo, pri kiu mi iam aŭdis: ĝi faradas teron. La maljuna sitelo pendis dum multaj aŭtunoj, kaj la folioj estis falintaj ĉirkaŭ ĝi, kaj kelkaj en ĝin. Pluvo kaj neĝo estis falintaj en ĝin kaj la falintaj folioj tenis la humidon kaj do putris. Nuksoj estis falintaj  en ĝin, aŭ estis prenitaj en ĝin de sciuroj; musoj kaj sciuroj manĝis la kernojn de la nuksoj kaj postlasis la ŝelojn; ili kaj aliaj bestoj postlasis sian fekaĵon; insektoj flugis en la sitelon kaj putris; birdoj  gratis en ĝi kaj postlasis sian fekaĵon aŭ eble plumo aŭ du. Tiu malrapida laboro de la mondo, ĝis nun produktis en la grundo de la sitelo pluraj coloj de nigra humo. Mi rigardas en tiun sitelon per  fascino, ĉar mi estas tipo de bienisto kaj tipo de artisto, kaj mi rekonas tie artofaradon kaj bienadon pli superan ol mian, aŭ ol de iu homo. Mi vidis la saman proceson sur la supro de rokoj en la arbaro, kaj ĝi estis funkcianta, nememoreble sur plej da tera surfaco. Ĉiuj kreaĵoj mortas en ĝi, kaj ili vivas per ĝi...

Tielmaniere priskribas la usona aŭtoro kaj bienisto Wendell Berry* kutiman aferon, kiu ŝajne ne gravas. Tamen por li tiu proceso de la estiĝo de tero estas la plej vivotenanta fenomeno de nia planedo, kaj li rimarkas, ke la supra tera tavolo tutmonde daŭre serioze malpligrandiĝas. En la pasinta jarcento jam duono de la tutmonda supra tertavolo (topsoil) malaperis. En antaŭindustria tempo agrikulturo funkciis en pli bone balancita maniero, nome ke la tero ciam estis kovrita per organika materio, do ĉiam nova humo estiĝis. Hodiaŭ nur per pesticdoj kaj artefarita sterko ni kapablas ankoraŭ produkti agrikulturajn aĵojn. Por Wendell Berry tiu proceso de kreado de patrina tero (humo) ne nur estas materia afero, li traktas ĝin filosofie, socie. Pri tio vi povos legi plu en la venonta parto.

* (el eseo de Wendell Barry, 1988 "The Work of Local Culture") 

La foto estas de pixbay.

Ne forgesu voti, sekvi kaj ĝui !


 

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!