La maljuna sitelo tiam estis pli bona ol tia, kiun vi nuntempe povas aĉeti. Mi pensas, ke li pendis je tiu posto de proksime kvindek jaroj. Mi pensas tiel, ĉar mi memoras aŭdi, kiam mi ĵus estis malgranda knabo, rakonton pri sitelo, kiu devintus tiu ĉi. Pluraj el la luitaj nigraj helpantoj de mia avo ekmarŝis je iu frua printempa tago por bruligi kampeton de tabakoplantoj, kaj ili kunprenis kelkajn ovojn por kuiri, pretmanĝeblaj je tagmanĝo. Kiam alvenis tempo por tagmanĝo, kaj ili ĉirkaŭrigardis por iu, en kiu boligi la ovojn, ili povis trovi nur maljunan sitelon, kiu iam estis plenigita per gudro. La bolita akvo moligis la gudran restaĵon, kaj unu el la avoj venis nigra el la akvo. La helpantoj ege amuziĝis pri tio, kiu devus manĝi la nigran ovon, bonvenante sian ridegon en la mezo de la labortago. La viro, kiu devis manĝi la nigran ovon estis Floyd Scott, kiun mi bone memoras. Sekaj pecoj de gudro ankoraŭ algluiĝas al la interno de la sitelo. Kiom ajn malgranda landmarko estas la maljuna sitelo, ĝi ne estas sensignifa. Ĝi estas unu el la markoj, per kiu mi konas mian landon kaj mi mem. Kaj al mi ĝi estas nerezisteble sugesta, ĉar ĝi kolektas foliojn kaj aliajn arbarajn restaĵojn falintajn dum la tempo. Ĝi estas nerezisteble metafora. Ĝi faras pasive, kion devas fari aktive homa komunumo, kaj pensema. Homa komunumo, ankaŭ, devas kolekti foliojn kaj rakontojn, kaj faras ilin uzeblaj. Ĝi devas produkti teron, kaj konstrui memoron de si mem- en popolscio, kaj rakonto kaj kanto- tiu estos ĝia kulturo. Tiu du tipoj de amasiĝo, de loka tero kaj loka kulturo intime rilatiĝas.
Tielmaniere memorigas nin Wendell Berry pri la plej granda bildo de ŝajne malsignifa afero. En tempo de komunuma senradikeco kaj tutmonda homa migrado, la emfazo de loka rilato estas ege grava. Virtualaj nomadoj ne pozedas radikojn, ili povas rapide perdi la bazon de nia tera vivo.
Dankon pro legi mian tradukon kaj proprajn pensojn. La foto estas de pixabay.
Bonan tagon al vi kaj staru inspirita !