La morala bazo de la vegetarismo

in esperanto •  5 years ago  (edited)



En 1931 Mahatma Gandhi revenis al Britio, kie li travivis siajn studentajn jarojn en Londono. Tiutempe kiel vegetarano li esploris diversajn dietojn kaj renkontis aliajn samideanojn. Antaŭ li unuafoje forveturis el Barato, li promesis al sia patrino interalie ne manĝi viandon.
Reveninte al Britio li rerenkontis amikojn de tiam. Gandhi ĉeestis renkontiĝon de vegetera asocio, kiu organizis publikan eventon en Londono. Li faris paroladon pri la morala bazo de la vegetarismo.

Unue li mencias, ke li ĝojas esti denove post 40 jaroj inter konatuloj kaj aparte revidi sinjoron S. Salt, kies libro „A Plea for Vegetarism“ li tiam legis kiel konfirmo pri sia vegetarisma dieto kaj pro ties morala sinteno. Plue li paraolas pri siaj antaŭaj spertoj en vegeteranaj cirkloj kaj restaŭracioj. Tie lie rimarkis, ke la membroj plejparte estis koncernitaj pri sia sano. Li ankaŭ eltrovis, ke estis ofte ĝuste tiuj vegeteranoj, kiuj nur malfacile restis vegeteranoj. Gandhi jam tiam komprenis, ke mankis al ili iu morala bazo. Li ankaŭ vidis, ke vegeteranoj ne nepre havas pli bonan sanon ol aliaj homoj. Multaj rezignis pri viando aŭ eĉ pri ovoj kaj laktaĵoj, sed aliaflanke ili ne sciis kiam haltigi sian manĝadon. Ili kutime manĝis kompense tro da fromaĝo, lentoj aŭ fazeoloj. Laŭ Gandhi, modera manĝado kaj malpli de manĝoj estas la plej bona konsilo por bona kaj daŭra sanstato.

Poste li diras, ke homo estas plu ol nur karno; la plej grava afero estu la menso. Gandhi emfazas, ke la homo ne naskiĝis kiel viandmanĝanta besto, sed nutri sin de fruktoj kaj herboj kreskantaj sur la tero. Li ankaŭ parolas pri la fakto, ke bedaŭrinde li mem dependas je kapra lakto pro sanigaj kialoj. Kuracistoj iam admonis lin post severa malsano pri tio, alie li mortus. Por li tiu agado estas la tragiko de sia vivo. Sed li neniam alprenus al si vianda buljono rekomendite de doktoro, eĉ se li mortus. Gandhi celis al plena vegetarismo por si mem kaj ĝenerale por la tuta mondo. Tiutempe oni ankoraŭ ne konis la terminon vegano.
En la argumentado pri vegetarismo ne la propraj korpaj konsekvencoj de besta nutrado, sed la moralaj estu empfazitaj. Li diras plue, ke ni ankoraŭ ne forgesis, ke ni dividas multajn aferojn kune kun bestoj, anstataŭ rigardi al tiuj, kiuj estas malsamaj. Aldone, bovoj estas pli bonaj vegetaranoj ol ni. Gandhi finiĝas per la rimarko, ke morala bazo de vegetarismo ne nur apogas ĝin, sed ankaŭ donas kontenton en la vivo.

Post preskaŭ 90 jaroj, la emfazo de Gandhi pri la morala flanko de vegetarismo ne perdis sian gravecon. Multaj homoj, ofte iel malsanaj, kiuj turnas sin al vegetara nutrado, estas ĉefe koncernitaj pri sia propra sano. Sed aliflanke, nova ekstrema bestprotekta movado ankaŭ estiĝis ene de vegetarana kampo. Veganismo pli kaj pli konatiĝas kaj trovas ŝatantojn.

Tutmonde la vianda konsumado per kapo ankoraŭ ĉiam kreskas. Sed ekzistas diferencoj inter landoj. En la hejmlando de Gandhi tradicie la besta konsumado ne estas tre alta, ĉirkaŭ 5 kg per kapo je jaro, sed usonanoj plej ŝatas viandon. Ili konsumas ĉirkaŭ 120 kg de ĝi. Ĝenerale oni povas diri, ju pli iu lando ekonomie estas riĉa, des pli altiĝas ĝia viandkonsumado. Kaj sekvas ankaŭ ĉiuj aĉaj malsanoj kiel diabeto, obeso aŭ kancero. Kie homoj perdis efektivan rilaton al bestoj kaj konas viandon nur de la supermerkato, ili ŝajne ankaŭ ne bezonas apartan moralan bazon.

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!