Esperantistoj iom komprenas, kio signifas krei lingvon, ĉar ili estas familiara kun la historio de L. Zamenhof, kaj scias pri lia longjara klopodo demeti la fundamenton por Esperanto. Kutime Lingvoj nature evoluiĝas dum miloj da jaroj kaj ne estas kreaĵoj de unuopaj personoj. Samkiel Zamenhof ĉiam ekzistis en la homa historio geniaj homoj, kiuj elstaras en la lingvokampo. Unu el ili estas Sequoyah, kiu inventis skribsistemon por Ĉeroko-tribo en Norda Ameriko.
Bildo de C.B. King, 1836 , libera foto de commons.wikimedia
Por la Ĉerokoj, kiuj ĝis tiam nur havis parolatan indianan lingvon, tio estis ege grava afero, atingo kiu poste funde influis la venontan destinon de la Ĉeroko nacio.
Sequoyah, ankaŭ konata per la angla nomo George Guess, naskiĝis ĉirkaŭ 1770 kiel filo de indiĝena patrino kaj eŭropodevena patro. Li kreskiĝis laŭ indianaj tradicioj, estis lerta ĉasisto kaj militisto, kaj vendadis felojn. Li ankaŭ fariĝis iom fama kiel talenta arĝenometiisto.
Spite, ke li neniam lernis la anglan, li estis fascinita de la skribsistemo de la blankuloj. Por li skribaĵoj estis parolantaj folioj. Kontraŭe al liaj tribanoj li jam komprenis, ke tiu ne estis iu magia afero donita de Dio al la blankuloj. Pro ĉasista akcidento li ne plu povis partopreni en eksteraj agadoj kaj devis iom paralizite resti hejme. Ekde tiam li uzis sian tempon por meditado kaj studado. Li komencis labori pri skribsistemo. Unue, dum proksime unu jaro li kreis simbolojn por ĉiu vorto, sed li ne plu sekvis tiun padon, ĉar ŝajne estis senfina laboro. Poste li pensis pri silaboj kaj dum kelkaj monatoj li inventis silaban alfabeton kun fine 85 literoj, kiuj parte similas al latinaj literoj.
Ĉerokoj literoj, libera foto de commons. wikimedia
Imagu, li estis analfabeto kaj scipovis nur sian propran lingvon. Tamen dum 12 jaroj li obstine laboradis pri tio afero.
Samkiel Zamenhof li devis superigi obstaklojn. Laŭdire liajn unuajn pruvojn faritaj sur arboŝeloj pro manko de papero, forbruligis sia edzino. Ni memoru, kiel la patro de juna Ludoviko faris la saman. Ne nur lia edzino kaj ankaŭ aliaj tribanoj pensis, ke lia okupo temas pri sorĉado. Tamen finfine en 1821 li enkondukis la tutan skribsistemon en granda triba rondo kaj la rezulto estis konvinka. Kelkaj uloj eklernis la novan alfabeton kaj ili faris tion senprobleme kaj ege rapide.
En 1828 eldoniĝis la unua gazeto en la Ĉeroko lingvo kaj en la angla. Eĉ la misiistoj transprenis lian ideon kaj tradukis la Biblion en la ĉeroka. Sequoyah poste fariĝis honora membro de sia komunumo kaj sukcese agadis kiel politika kompromisulo.
Hodiaŭ tiu lingvo kun la interesa silaba alfabeto estas parolataj de proksime 20 000 homoj.
Dankon pro via atento kaj agrablan tagon al ĉiuj amikoj !
Interesa artikolo.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
Dankon @nenio, mi mem ĝuis verki ĝin, ĉar mi ankaŭ lernis ion interesan.
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit
Nice post uplode thanks my vote pelese
Downvoting a post can decrease pending rewards and make it less visible. Common reasons:
Submit