Istanbulo (ne Konstantinopolo)

in esperanto •  7 years ago  (edited)

Istanbul.jpg
Hieraŭ mia amiko (@lapingvino) sendis tiun ĉi mirindan kanton de They Might Be Giants, kiu temis pri la ŝanĝiĝo de la nomo de la urbo Istanbulo. La kanto tiom belas ke mi dum du tagoj daŭre ripetas ĝin kaj mia cerbo nun estas plenplena je Konstantinopolo! Do mi decidis traduki ĝin al Esperanto kaj kunigi kun vi amikoj por plenplenigi vian cerbon je Konstantinopolo ankaŭ.

Jen la traduko:

Instanbulo estis Konstantinopolo
Nun ĝi estas Istanbulo, ne Konstantinopolo
Jam longe ne plu estas Konstantinopolo
Nun ĝi estas la turka dolĉaĵo en la luma nokto.

Ĉiuj junaj inoj en Konstantinopolo
Loĝas en Istanbulo, kaj ne Konstantinopolo
Do se vi devas rendevui en Konstantinopolo
Ŝi atendos en Istanbulo

Eĉ malnova Novjorko estis iam nova Amsterdam
Kial ili ŝanĝis ĝin? Mi ne povas diri
Homoj nur pli ŝatis ĝin tiel ĉi

Do revenigu min al Konstantinopolo
Ne, vi ne povas reveni al Konstantinopolo
Jam longe ne plu estas Konstantinopolo
Kial Konstantinopolo ricevis tiun ŝanĝon?
Tiu ĉi rilatas al neniu krom turkoj.

Istanbulo
Istanbulo

Eĉ malnova Novjorko estis iam nova Amsterdam
Kial ili ŝanĝis ĝin? Mi ne povas diri
Homoj nur pli ŝatis ĝin tiel ĉi

Istanbulo estis Konstantinopolo
Nun ĝi estas Istanbulo, ne Konstantinopolo
Jam longe ne plu estas Konstantinopolo
Kial Konstantinopolo ricevis tiun ŝanĝon?
Tiu ĉi rilatas al neniu krom turkoj.

Do revenigu min al Konstantinopolo
Ne, vi ne povas reveni al Konstantinopolo
Jam longe ne plu estas Konstantinopolo
Kial Konstantinopolo ricevis tiun ŝanĝon?
Tiu ĉi rilatas al neniu krom turkoj.

Danke al @lapingvino pro redakti mian tradukon. :)
La angla teksto legebla ĉe: http://songmeanings.com/songs/view/2644/

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!