Legante raporton* pri la kvina Universala Kongreso de Esperanto en Hispanio en la jaro 1909 mi iom miras pri kelkaj faktoj en ĝi. La aŭtoroj estis oficialaj delegitoj de Usono, kiuj verkis ĝin por la Usona Edukada Komisio en Vaŝingtono.
Laŭ ili ĉeestis 1300 esperantistoj la kongreson en Barcelono. La honora prezidanto estis la hispana reĝo mem kaj multaj registaraj gravuloj ĉeestis ĝin. Antaŭ la oficiala malfermo de kongreso okazis formala bonvenigo por L. Zamenhof.
La aŭtoroj plue rakontas, ke tri mil esperantistoj loĝas en Barcelono, kaj pli ĝenerale, ke Esperanto estis akceptita de multaj internaciaj asocioj, ke ĝi jam estis oficiale instruita en ĝeneralaj kaj komercaj lernejoj. Tiam ili parolas pri la tutmonda afero kaj aparte, ke Germanio kaj Britio nun pozitive elstaras. Sole en la germana urbo Dresdeno ekzistas 24 Esperanto-grupoj, kaj la plej granda el ili kun 484 membroj. Jam 160 komercaj entreprenoj uzas la novan lingvon por korespondado kaj verbado.
Aparte ŝatis la aŭtoroj la praktikan aplikon de la internacia lingvo ĉe demonstracio de la Ruĝa Kruco sur improvizita batalokampo. Hispanaj kaj francaj ĥirurgistoj kaj flegistoj, parolante nur Esperanton, suksece prizorgis “vunditajn” hispanajn soldatojn.
La usonaj delegitoj tiam rakontas pri pluaj pozitivaj aferoj, kiel ekzemple, ke la Londona Komerca Asocio ekde kelkaj jaroj faras Esperanto- ekzamenojn por kutimaj kaj altrangaj atestiloj kaj instruisto- diplomo. Aŭ, ke la Panamerika Scienca Kongreso en 1909 proponis, ke Esperanto estu uzita kiel internacia lingvo, ktp.
La tuta kongreso tiom entuziasmigis ilin, ke ili postulegis la enkondukon de Esperanto ankaŭ en la usonaj lernejoj kaj universitatoj.
* artikolo de Chicago Journal: The School Review,vol.18.No 6 (Jun 1910) pp 395-399
Tiu ĉi artikolo estas mia propra verkaĵo, jam eldonita je Ipernity en 2015.