Pi Day ! Pi- tago

in piday •  7 years ago  (edited)

Yes it is today, Pi Day ! Does it ring the bell? Something we learnt at school a while ago. Every year we celebrate the mathematical constant π. Pi Day is observed on March 14 since 3, 1, and 4 are the first three significant digits of π. While most of us only can memorize the first few digits, there are some people able to count thousands of it. Pi actually goes on for at least 2.7 trillion digits, and only about 500 people around the world have managed to recite 100 or more of those numbers. Daniel Tammet is one of them. In 2004 he memorized 22,514 digits.


Hodiaŭ estas la 14-a de marto 2018. Alie esprimata: 3-14-18. Jen la Pi-numero, la matematika konstanto, havanta proksimume la valoron de π: 3.14.15....Daŭrigu!
Preskaŭ tie?

Bona okazo por celebri tiun tagon, kiel multaj homoj fari tion tutmonde.

Apenaŭ iu alia nombro tiom fascinis homojn. Jam grekaj matematikistoj serĉis la valoron de tiu misteroplena nombro, kaj kvankam la pritaksoj fariĝis ĉiam pli precizaj, la greka matematikisto Arkimedo en ĉ. 250 jaroj a.K. estis la unua, kiu sukcesis "bridi" tiun nombron. Sed la konata simbolo estis nur enkondukita en la jaro 1706 de la angla matematikisto William Jones. Kaj de tiam ni pli kaj pli alproksimiĝis al la reala cifero.

Per komputila kalkulado ni nun kapablas ankoraŭ kalkuli miliardojn pliajn ciferojn post la komo.

Estas ja sufiĉe konata por kia praktika uzado tiu abstrakta numero taŭgas. La lasta apliko de ĝi estis la uzado ĉe la eltrovo de Gravitaj Ondaj, jam antaŭdiritaj de Einstein. Bela koincidento, ke 3-14 ankaŭ estas la naskiĝtago de Einstein.

En la jaro 2004 impresa evento okazis en la Scienca Muzeo en Oksfordo. Kompreneble estis la 14-a de marto. La tiama 31-jaraĝa brita Daniel Tammet publike antaŭ komisiono de fakuloj parkere recitis pli ol dudek mil (22.515) ciferojn post la komo. Por tiu nekredebla klopodo li bezonis kvar horojn kaj naŭ minutojn.

Kiamaniere homo kapablas fari tion? Tammet estas homo kun Asperger-Sindromo, kiu bonŝance evoluis neimageblan mensan forton. Pli nekutime, li ankaŭ posedas grandan kapablecon lerni lingvojn, kiel ekz la islanda en nur unu semajno.

Reen al la hodiaŭa Pi-tago. Tiu tradicio ekis en San Francisko en 1988. Kunlaborantoj de San Francisco Exploratorium, fascinitaj je la Pi-fenomeno, publike ĉirkaŭmarŝis rondajn enurbajn placojn kaj poste manĝis fruktan torton (angle pie). Ekde tiam ankaŭ pico aldoniĝis al la muzea menuo.

Do ni festu tiun tagon, celebru la fascinajn mensajn kapablojn kaj scivolemon de nia specio.

Authors get paid when people like you upvote their post.
If you enjoyed what you read here, create your account today and start earning FREE STEEM!
Sort Order:  
  ·  7 years ago (edited)

Hodiaŭ mi ankaŭ verkis (hispane) artikolon pri tiu topiko.

Feliĉan π tagon!

  ·  7 years ago (edited)

Dankon amiko. Nu vi scias, kial mi ŝatas tiun temon, nome ĉar al mi tute mankas iu senso pri numeroj. Ni ja ĉiam estas allogitaj de trajtoj, kiuj mankas al ni.
Mi rigardos vian kontribuon kaj uzos google translate.

We don’t have this Pi Day in Thailand!! The mathemathecisnd here are not doing their job!!

Not many people appreciate the importance of Pi.

Cheers

I am visiting at my friend today. Greetings!

Thanks for popping by. Hope you are doing well. Enjoy your day!

I love Pi :)